MIAJ BRETONAJ FABELOJ
Dimanche 25 mars 2007 23:35

Mia avino, kiu logxas en Bréhando (Bretona vilagxeto), rakontis al mi anekdoton kiu okazis tiam kiam sxi  estis same kiom ni jaragxa,tio estis antaux tre longatempe ;

Mi ekrakontos gxin al vi : 

Iu kampulo havis stultetan filon kiu nomigxis Gabo… Li plu neeltenis la stultecon de Gabo. Jen, li ekiris cxe la vilagxa sorcxisto. La kampulo frapis lian pordon :

- ”tok, tok, tok…”,  li eniris kaj petis :

- “mi volus ion, kio pli inteligentigu mian infanon.”  

La sorcxisto rigardis cxirkaux li kaj ekvidis sakon.. Li  penetrigis sian manon en gxi kaj li eltiris kafmuelilon. Sed tiu estis magia muelilo ! Necesis do sorcxvorton  por uzi gxin… 

Por ekfunkcii la muelilo, elparolu :  “Muelu, muelileto, muelu por mi !”

Por Cxesigi gxin, diru : “Haltu, muelileto, haltu vi !”

La patro de Gabo dankis al la sorcxisto kaj ekforiris. 

Kiam  li rehejmeniris, la kampulo  eldiris la  ekfonkciantan formulon kaj petis :  « Muelu,  muelileto, muelu por mi : mi deziras inteligentan filon. »

Tuj poste, la ventro de lia edzino  ekdekigxis pli kaj pli, kaj fine, sxi naskis Fernandon !

Oni  lokis la muelilon sur la platokamenon kaj oni admonis Gabon por ke li ne manuzu gxin. 

Iam, tiam li tre malsatis, Gabo  rehejmigxis. Li  esploris la mursxrankojn sed li trovis nenion. Subite, li  ekvidis la magian muelilon sur la platokameno. Do, cxar li ne estis tre sprita, li malobeis kaj prenis la muelilon redirante la formulon : « Muelu, muelileto, muelu por mi »

Kaj li propetis al gxi bonan buljonon kunmetante sximajn fungojn , terpomojn  kaj koton..   Li havis tion kion li volis !  Li mangxis tion kion li jxus propetis ; sed li ekdoloris pro sia ventro. La muelilo funkciadis cxar Gabo ne rememorigxis la formulon por cxesigi gxin.. Nu, tio altigxis, pli kaj pli, gxis mezventron…

La alia filo, kiu estis multe pli inteligenta ol li, envenis kaj li prenis la muelilon kaj eldiris la formulon por haltigi gxin. La tuta miksajxo foriris al la vilagxon.

La gepatroj envenis kaj la patro mallauxdis la kulpanton : « Nun vi estu kontenta, tial vi ekpurigu la tutan vilagxon. »

Necesu al li multajn monatojn por purigi gxin. 

Aliaj Monatoj forpasis kaj li ankoraux ekmalsatis. Li  rehejmeniris kaj prenis la muelilon. Li volis deklami la formulon.

Li decidis iri al la kampon kaj propetis lakton, sxmirpanojn kaj lumbriketojn. Li eldiris la formulon kaj, tuj la miksado elsaltis : lakton, sxmirpanojn, lumbriketojn.

Postmomente, li estis sata kaj la mangxajxo  ekinundis la kampon. Oni vidis la lumbrikarojn  nagxante sur la pantrancxoj !

La frato de Gabo  albarkiris, eltiris la muelilon kaj eldiris la fine formulon : « Haltu muelileto, haltu vi !».

Aliafoje, Gabo  estis admonita.                                               

Aliaj monatoj forpasis kaj la familio de Gabo  kruele  monmankis.

Tiuepoke, salo ebligis enspezigi multe da mono. Dezirante helpi siajn gepatrojn, Gabo ensxipigxis per la barko de sia patro kaj marforveturis. Li eldiris la formulon :

« Muelu muelileto, muelu por mi !»  kaj petis : « Mi deziras salon ».

Ju pli salo altigxis, des pli la barko dronis kaj fine, gxi perdigxis kun la malobeema stultulo.

La legendo klarigas ke la maro estas salata cxar la muelilo cxiam donadas salon en la marfundo. 

FINO       


Mardi 06 mars 2007 11:57

                     

Nokte, se vi  auxdacus tra la Bretonia  erikejo, vi povus  auxdi  kantantajn  vocxojn : 

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj »

 Ne  dancu kun ili : estas  bretoniaj koboldoj !  Ili  lacigus vin  dum la tuta  nokto, cxar ili, neniam lacigxas… 

Por fugxi, estas ununura solvo : Vi eksidu meze de la rondodancejo kaj demandu divenajxojn  al ili.  Ekzemple :

« Kiam mi  kusxas, ili  staras : Kio estas ? » 

Cxiufoje, tio  sukcesas cxar ili  lasas vin  kviete dum ili sercxadas la  solvon. Sed, se  unu el ili  fine sukcesas trovi solvon kaj respondas :  

“Ja mi scias : estas piedoj !”,

Nu ili  kuntiros vin  en ilia rondodancejon dum la tuta nokto.

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj » 

Ununuran solvon : trovu alian divenajxon :

« Tiuj estas kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe  estas forko kaj malantaux estas balailo » 

Ili pripensas tion… Dumtempe, vi povas ripozi. Sed se unu el ili  diras :

«  Ja mi scias, la kvarajxoj kiuj marsxas estas la  piedoj, la kvarajxoj kiuj pendas estas la mampintoj, antaue la forko estas la  kornoj kaj malantaux la balailo estas  la vosto. Tute simple, estas bovino ! »

Cxi tiam, denove  ili  ekdancas kaj ekkantas :

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj »

Nu, necesu demandi trian divenajxon al bretoniaj koboldoj kaj dum  horoj kaj horoj, ili  provos trovi la solvon :

« Tio longigxas kaj samtempe tio mallongigxas ; tio mallongigxas kaj samtempe tio longigxas ; kio estas ? » 

Sed dumtempe, nokto  finigxas kaj tagigxas. Tiam la koboldoj subterlokigxas cxar la diurnregxlando  apartenas al homoj.  Ili  foriras kantante :

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj » 

Vi  povas pasi vian kapon tra la dolmeno (kelta  kaj sxtonaj prasepultejo ) kaj doni la solvon :

« tiu kiu allongigxas kaj samtempe  kurtigxas, kaj kiu mallongigxas kaj samtempe plilongigxas : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! »  

Jen konsilo : vi  rehejmigxu kaj neniam  revenu en erikejon se vi ne havus vian plenan divenajxosakon ! 

« Kiam mi  kusxas, ili  staras ; kiam mi staras, ili kusxas : Kio estas ? Estas la piedoj! » 

« Kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe  estas forko kaj malantaux estas balailo : kio estas ?  Estas bovino en  herbejo !» 

« Tiu longigxas kaj samtempe tiu kurtigxas ; tiu mallongigxas kaj samtempe tiu plilongigxas ; kio estas ? : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! » 

FINO.                *******************************************************************************


Crée ton blog sur faistonblog.com !