Nokte, se vi  auxdacus tra la Bretonia  erikejo, vi povus  auxdi  kantantajn  vocxojn : 

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj »

 Ne  dancu kun ili : estas  bretoniaj koboldoj !  Ili  lacigus vin  dum la tuta  nokto, cxar ili, neniam lacigxas… 

Por fugxi, estas ununura solvo : Vi eksidu meze de la rondodancejo kaj demandu divenajxojn  al ili.  Ekzemple :

« Kiam mi  kusxas, ili  staras : Kio estas ? » 

Cxiufoje, tio  sukcesas cxar ili  lasas vin  kviete dum ili sercxadas la  solvon. Sed, se  unu el ili  fine sukcesas trovi solvon kaj respondas :  

“Ja mi scias : estas piedoj !”,

Nu ili  kuntiros vin  en ilia rondodancejon dum la tuta nokto.

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj » 

Ununuran solvon : trovu alian divenajxon :

« Tiuj estas kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe  estas forko kaj malantaux estas balailo » 

Ili pripensas tion… Dumtempe, vi povas ripozi. Sed se unu el ili  diras :

«  Ja mi scias, la kvarajxoj kiuj marsxas estas la  piedoj, la kvarajxoj kiuj pendas estas la mampintoj, antaue la forko estas la  kornoj kaj malantaux la balailo estas  la vosto. Tute simple, estas bovino ! »

Cxi tiam, denove  ili  ekdancas kaj ekkantas :

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj »

Nu, necesu demandi trian divenajxon al bretoniaj koboldoj kaj dum  horoj kaj horoj, ili  provos trovi la solvon :

« Tio longigxas kaj samtempe tio mallongigxas ; tio mallongigxas kaj samtempe tio longigxas ; kio estas ? » 

Sed dumtempe, nokto  finigxas kaj tagigxas. Tiam la koboldoj subterlokigxas cxar la diurnregxlando  apartenas al homoj.  Ili  foriras kantante :

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj » 

Vi  povas pasi vian kapon tra la dolmeno (kelta  kaj sxtonaj prasepultejo ) kaj doni la solvon :

« tiu kiu allongigxas kaj samtempe  kurtigxas, kaj kiu mallongigxas kaj samtempe plilongigxas : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! »  

Jen konsilo : vi  rehejmigxu kaj neniam  revenu en erikejon se vi ne havus vian plenan divenajxosakon ! 

« Kiam mi  kusxas, ili  staras ; kiam mi staras, ili kusxas : Kio estas ? Estas la piedoj! » 

« Kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe  estas forko kaj malantaux estas balailo : kio estas ?  Estas bovino en  herbejo !» 

« Tiu longigxas kaj samtempe tiu kurtigxas ; tiu mallongigxas kaj samtempe tiu plilongigxas ; kio estas ? : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! » 

FINO.                *******************************************************************************