Mia avino, kiu logxas en Bréhando (Bretona vilagxeto), rakontis al mi anekdoton kiu okazis tiam kiam sxi estis same kiom ni jaragxa,tio estis antaux tre longatempe ;
Mi ekrakontos gxin al vi :
Iu kampulo havis stultetan filon kiu nomigxis Gabo… Li plu neeltenis la stultecon de Gabo. Jen, li ekiris cxe la vilagxa sorcxisto. La kampulo frapis lian pordon :
- ”tok, tok, tok…”, li eniris kaj petis :
- “mi volus ion, kio pli inteligentigu mian infanon.”
La sorcxisto rigardis cxirkaux li kaj ekvidis sakon.. Li penetrigis sian manon en gxi kaj li eltiris kafmuelilon. Sed tiu estis magia muelilo ! Necesis do sorcxvorton por uzi gxin…
Por ekfunkcii la muelilo, elparolu : “Muelu, muelileto, muelu por mi !”
Por Cxesigi gxin, diru : “Haltu, muelileto, haltu vi !”
La patro de Gabo dankis al la sorcxisto kaj ekforiris.
Kiam li rehejmeniris, la kampulo eldiris la ekfonkciantan formulon kaj petis : « Muelu, muelileto, muelu por mi : mi deziras inteligentan filon. »
Tuj poste, la ventro de lia edzino ekdekigxis pli kaj pli, kaj fine, sxi naskis Fernandon !
Oni lokis la muelilon sur la platokamenon kaj oni admonis Gabon por ke li ne manuzu gxin.
Iam, tiam li tre malsatis, Gabo rehejmigxis. Li esploris la mursxrankojn sed li trovis nenion. Subite, li ekvidis la magian muelilon sur la platokameno. Do, cxar li ne estis tre sprita, li malobeis kaj prenis la muelilon redirante la formulon : « Muelu, muelileto, muelu por mi » 
Kaj li propetis al gxi bonan buljonon kunmetante sximajn fungojn , terpomojn kaj koton.. Li havis tion kion li volis ! Li mangxis tion kion li jxus propetis ; sed li ekdoloris pro sia ventro. La muelilo funkciadis cxar Gabo ne rememorigxis la formulon por cxesigi gxin.. Nu, tio altigxis, pli kaj pli, gxis mezventron…
La alia filo, kiu estis multe pli inteligenta ol li, envenis kaj li prenis la muelilon kaj eldiris la formulon por haltigi gxin. La tuta miksajxo foriris al la vilagxon.
La gepatroj envenis kaj la patro mallauxdis la kulpanton : « Nun vi estu kontenta, tial vi ekpurigu la tutan vilagxon. »
Necesu al li multajn monatojn por purigi gxin. 
Aliaj Monatoj forpasis kaj li ankoraux ekmalsatis. Li rehejmeniris kaj prenis la muelilon. Li volis deklami la formulon.
Li decidis iri al la kampon kaj propetis lakton, sxmirpanojn kaj lumbriketojn. Li eldiris la formulon kaj, tuj la miksado elsaltis : lakton, sxmirpanojn, lumbriketojn.
Postmomente, li estis sata kaj la mangxajxo ekinundis la kampon. Oni vidis la lumbrikarojn nagxante sur la pantrancxoj !
La frato de Gabo albarkiris, eltiris la muelilon kaj eldiris la fine formulon : « Haltu muelileto, haltu vi !».
Aliafoje, Gabo estis admonita.
Aliaj monatoj forpasis kaj la familio de Gabo kruele monmankis.
Tiuepoke, salo ebligis enspezigi multe da mono. Dezirante helpi siajn gepatrojn, Gabo ensxipigxis per la barko de sia patro kaj marforveturis. Li eldiris la formulon :
« Muelu muelileto, muelu por mi !» kaj petis : « Mi deziras salon ».
Ju pli salo altigxis, des pli la barko dronis kaj fine, gxi perdigxis kun la malobeema stultulo.
La legendo klarigas ke la maro estas salata cxar la muelilo cxiam donadas salon en la marfundo.
FINO