La du gxibuloj kaj la koriganoj
Iam, estis du tajlistoj kiuj logxis cxe la mem strata kaj suferis pro la sama misformeco : la unu estis tiel gxiba kiel la alia ! La tuta vilagxo mokis ilin, kaj ili ne povis renkontpasi kiujn ajn sen ricevi ilian mokajxojn.
Unu el ili nomigxis Jakobo kaj la alia estis Luido.

Felicxtemperamente, Jakobo estis ; Li rebatis kontraux sxercoj per aliaj plispritaj sxercoj. Cxiutempe, dum li kudris, li rakontadis frandajn anekdotojn kaj li kantacxis amuzajn kanzonetojn kaj romantikajn baladojn cxies kiuj bonvolu auxskulti lin ; li vidis la bonflankojn pri la vivo !
Male, Luido dauxre estis malafabla ; li ne eltenis mokpikojn kaj li malmulte elspezis por sxangxi sian kondutadon. Plie, li sxatis monon… kaj kiam tio eblis, li neniam preterlasis okazon por sxteli sian proksimulon !
Ian nokton, Jakobo revenis post labortago en farmodomo el Penhoat-Uhella (domareto en Bretonio), kie li faradis edzigxofrakojn por la hejmfilo. Lumlune li trairis grandan erikejon tie kie, inter uleksoj, pluraj menhiroj (keltaj levataj sxtonoj) starigxis. 
Subite, tiam kiam li atengis supron, li auxdis kantantajn gracilajn vocxetojn :
- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)
- « Ej ! li demandis al si mem, Kiu do povas kanti en tiu dezertejo ? »
Li delikate alproksimigxis evitante brui, kaj li ekvidis almenaux cent malgrandajn koriganojn (la koriganoj estas bretonaj koboldoj) kiuj rondodancis kunligante per iliaj manoj.(Tiuj koboldoj estas nemalbonaj kaj plivole sxercaj elfoj kiu logxas en Bretonio !)
Unu el ili plengorgxe kantis : 
- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)
Kaj cxiuj aliaj hxore repetis, pliigante iliajn dancopasxojn :
- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » !
Jakobo , singarde, pintopiede postrevenis, cxar lauxdire, li sciis ke la koboldoj kuntiris la malfruigajn vojagxantojn trairante la erikejon, en ilia rondodancejo kaj devigis ilin rondoturni kun ili gxis la unua kokokanto.
Sed, tiel silenteme kiel li provis forkuri, la noktaj dancistoj ekvidis lin kaj, cxesigante ilian rondodancon, ili sin dejxetis gxis li, akrakriante, kaj ili tuj cxirkauxis lin same musxaro cxirkaux mielero ! 
Li iom timemis kaj, kiam cxiuj animuletoj samtempe kriis al li :
- « Ekdancu kun ni ! » li pensis ke ne estus bone kontrauxagxi ilin.
Do, la rondodancejo reformigxis kun li kaj la kanto reauxdigis :
- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her ! »
Post iomtempe, Jakobo eklacigxis rondturnadi kaj li ne plu eltenis rediri cxiam samajn tekstojn ! Por reekhavi iom da tempo kaj respiri, li diris :
- “Pardonu, miaj gxentilhomoj, sed ni povus kanti la sekvon de tiu kanto…” La koboldoj subite ekhaltis. (Dank’ ! Tiel ja ebligis iom da ripozo).- ”Cxu estas sekvo ?“ Li petis.- “Nu, jes; estas sekvo! Ja mi la sekvon konas. Estas aliajxo post “lundo, mardo, merkredo“!- “Vere? Cxu vi konas la sekvon ? Eh ! Nu, diru gxin al ni”.
- “Ja volonte” Kaj la tajlisto, post li reakiris la spiron, ekkantis :
- « Diriaou ha digwener ! » (Jxauxdo kaj vendredo)
La koboldoj, entuziasme, aklamis :
- « Uxa ! uxa ! Belega ! Jen estigas superbela kanto ! La kvanto de verseroj kaj la rimoj estas gxustaj. Nu, Amikoj, reekdancu ! »
Kaj ili rekomencis danci, kantante :
- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her, Diriaou ha digwener ! »
Nun, ili estis respektplenaj Jakobon kaj, por danki lin, atentis pri ne tro lacigi lin. Kiam ili ekrimarkis ke liaj dancopasxoj pliigxis mallertaj, ili cxesis la rondodancon kaj la koboldestro demandis :
- « Kian rekompenson vi deziras, Jakobo, pro lernigi tiel belan kanton ?
- Por rekompenso ? Vere, mi ne scias… mi ne antauxkalkulis iun rekompenson.
- Nu, mi elektigas al vi aux havi oroplenan sakegon aux forigi vian gxibon.” La tajlisto ne hezitis :
- « Se vi povus forigi mian gxibon kaj min rektigi kiel stango de bretona flago, nu, tiuokaze, mi volonte akceptas tiun !”
Tuj, la uletoj impetis al li, lancxis lin en la aero, piruetigis lin kaj transdonis lin el unu al la alia same kiel balono. Kiam li refalis staranta piedtenon, tute kapoturnata, li ne plu havis gxibon kaj estis tiel rekta kiel la stango de bretona flago !
La postan tagon, Jakobo renkontis la alian tajliston , Luidon, kiu, vidante lin, okulfrotis nekredema ! - « Neeble ! Cxu estas ja vi, Jakobo ?“- « Vi bone vidas gxin : ja estas mi !“- « Mia parolo! Vi ja grandigxis, gxis unu futo, subite ! Kaj kion vis faris pri via gxibo ? »- « Mia gxibo ? Pri kiun gxibon vi parolas ? Vi ja vidas ke mi ne havas gxibon ! Mi ne estas gxibulacxo same vi, Luido !”
- “Ne sercxu pri mi ! Vi ne plu havas gxibon sed almenaux gxis hieraux,vi havis gxin. Estas sorcxo tien kasxita !”
Jakobo rakontis tion kio okazis al li.
- “Diablo !” Luido diris al si mem, “Ankaux mi, venontan nokton, mi promenetu en la erikejo. Sed, mi ne estos tiel stulta kiel tiu povra Jakobo : mi ja prenos la oroplenan sakon”.
Tuj post lunlevo, li ekiris kaj kiam li ekvidis la rondodancantajn koboldojn, li maltime alpasxis ilin.
- « Ekdancu kun ni ! » ili vokis lin. Li eniris en la rondejo kaj kantis kun ili :
- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her» (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)
- « Diriaou ha digwener ! » (Jxauxdo kaj vendredo) 
Sed, baldaux, li lacigxis rondoturni kaj demandis al ili :
- « cxu vi ne scias kanti sole tion ? Cxu vi ne konas la sekvon ? » - « La sekvon ? Ne estas sekvo”, ili respondis, “Cxu vi konus iun ?”- « Nature »- « Ho ! Jen, diru gxin al ni. Diru gxin rapide!”- “Nu, Auxskultu : Dilun, dimeurz, dimerc’her, Diriaou ha Digwener, Ha Disadorn ha Disul (Kaj Sabato kaj Dimancxo)”
La Bretonaj koboldoj lipgrimacis :
- « Tio ne estas tiel bela » unu diris ;
- « Tio ne rimas » parolis unu alia
- « Antauxe, tio estis pli multe bone » ia tria aldonis.
Sed la koboldestro interparolis :
- « Negravas, Konsideru la bonvolemon. Ni rekompensis Jakobon, donante al li la elekteblecon aux la ricxeco aux la beleco. Ni same rekompensu tiun cxi. Jakobo malprenis la plenorosakon. »
- « Kion vi elektos ?» la cxefo demandis,
- « Mi elektas tion kion Jakobo malprenis »
La nanoj impetis al li, lancxis lin en la aero, piruetigis lin kaj transdonis lin el unu al la alia same kiel balono.
Kiam li refalis staranta piedtenon, tute kapoturnata, li havis… du gxibojn : sian gxibon kaj tiun de Jakobo.
FINO.
============================================




