Iam, de pratempoj, kiam  maro ja kusxis for de Vannes (Urbo en  Sudbretonio), iu  malricxega familio logxis en malnova farmadomo en vilagxo proksime Vannes, kaj gxi posedis nur unu malgrandan kampon.
La kampulo Pierig edzigxis kun Maer kaj vivis tie kun sia filo Luig. Sed, cxiutage, kiam li preterpasis la koboldan kampon, li demandas sin mem kial neniu kulturas gxin. 
Iam, do li estis trotedita. Li  eniris en la kampon kaj  ekkulturebligis gxin. Kiam li forsxiris la unuan  herbacxon, iu subtera vocxo diris al li : 
- «  Kiu vi estas ?

- Nu, mi estas Petro ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi kulturebligas tiun kampon
- Sed kiu permesis gxin al vi?
- Ba, he, neniu…
- Nu, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 
Tiam, cent koriganoj elterigxis kaj helpis Petron por kulturebligi la kampon. Kiam vesperigxis, estis  neniu herbacxeto sur la kampo. 
Kontente, Petro rehejmeniris. Li rakontis la fakton al sia edzino kiu admonis lin :
- « Ja, cxu vi estas malsagxa ? Cxu vi volas okazigxi malbenon cxe nia familio ?
- Ba, Kial ? Ili estas ja simpatiaj, tiuj koriganoj ! »

Li enlitigxis perpleksa. 
La morgaux, li reiris al la kampo kaj  ekelterigis sxtonetojn. Tuj poste li eltiris la unuan sxtonon, iu vocxo ekauxdigxis el grundo :
- «  Kiu vi estas ?
- Nu, mi estas Petro ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi forigas sxtonetojn
- Sed kiu permesis gxin al vi?
- Ba, he, neniu…
- Nu, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 
Du cent koriganoj ekaperis el terinternajxon. Vespere, neniu sxtoneto estis tie : cxiuj estis alte amasigitaj apud kampo.  
Li  rehejmeniris, sed cxifoje li nenion rakontis al la edzino. 

La morgaux, li revenis por plugi teron. Tuj la unua returnita terbulo, iu vocxo  diris al li :
- «  Kiu vi estas ?
- Nu, mi estas Petro ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi plugas.
- Sed kiu permesis gxin al vi ?
- he, neniu…
- Ba, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 
Tiam, kvarcent koriganoj ekreturnis teron  nur per la manoj. La vespero, la tero estis preta por alpreni semon.     
La morgaux, Petro alvenis kun kvar sakegoj da tritikgrajnoj. Kiam li jxetis la unuan grenon, la vocxo reauxdigxis :
- «  Kiu vi estas ?
- Nu, mi estas Petro ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi semas.
- Sed kiu permesis gxin al vi ?
- Estas pli bone semi tritikon se oni volas kreskigi gxin…
- Ba, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 
Okcent koriganoj ekelprenis grenojn el sako kaj semis ilin. Poste, la koboldoj ordonis al kampulo ke li ne revenu tie nur post tri monatoj kaj tri semajnoj.  

Tagoj, semajnoj kaj monatoj pasis kaj nia farmulo ne plu povis atendi. Iam, antaux la limdato difinita de la koriganoj, li petis al sia filo ekiri al la kampo por konstati cxu tritiko maturigxis. 
La filo pasxis tien kaj li gustumis tritikspikon. Tuj, el grundo iu vocxo diris  al li :
- «  Kiu vi estas ?
- Nu, mi estas Luido, la filo de Petro ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi  macxetadas tritikon.
- Sed, kiu permesis gxin al vi ?
- he, Ba…estas la tritiko de mia patro !
- Nu, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 
Tiam, mil sescent koriganoj ekelsxiris la tritikgrajnojn  de la spikoj kaj macxetadis la tritikon ! Nur post kelkaj horoj, ne plu estis ununura rikoltebla tritikgrajno.  
Kiam Petro rekunigxis  kun sia filo en la kampon, li vidis la ruinigxon kaj vangofrapis sian filon. Iu subtera vocxo diris al li :
- «  Kiu vi estas ?
- Nu, mi estas Petro ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi vangofrapas mian filon !
- Sed kiu permesis gxin al vi ?
- De kiam patro bezonas permeson por puni sian bubon ?
- Ba, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 

Tiam tri mil ducent koriganoj ekfrapis la filon de Petro kaj  korigano estas iu kiu fortege frapas. Kiam li interbatalis unu la aliaj, ili  jxetis al si sxtonojn  al la vizagxoj. Ekde tiam, plu restas centoj da tiuj levitaj sxtonoj vicigitaj apud Karnako en Bretonio ! 
Kiam la koriganoj resubterigxis, Luido senkonsciigxis. La patro, konsternita kaj furioza, elsxiris siaj haroj. Tuj post kiam la unua elsxirita haro falis teren, iu vocxeto eldiris :
- «  Kiu vi estas ?
- Nu, mi estas Petro ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi harelsxiras !
- Sed kiu permesis gxin al vi ?
- Nu, mi furiozas…
- Ba, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 
Tiam, sesmil kvarcent koriganoj elterigxis kaj elsxiris la haroj de la povrulo, poste ili resubterigxis.  

La  patrino, maltrankvila cxa ili ne rehejmenigxis, alvenis kaj  horore, sxi rigardadis la scenejon ! La filo platigita same salkrespo, la edzo kalva same kiel ovo, neniu tritiko…
Aflikte, sxi ekploris.   Tuj post kiam la unua larmo falis sur la grundon, iu vocxo alparolis sxin :
- «  Kiu vi estas ?
- Nu, mi estas Maria ;
- Kaj kion vi faras ?
- Ej ! mi ploras…
- Sed kiu permesis gxin al vi ?
- He, mia filo estas senforta, mia edzo estas kalva…kaj nia kampo estas ruinigita…
- Ba, atendu ! ni ekhelpos vin !! » 
Subite, de cxie, miloj da koriganoj ekstaris kaj ekploris…Ili  tiom ploradis kaj iliaj ploroj invadis Sudbretona regiono, gxis maro.
Plu restis nur golfo kiu hodiaux estas la golfo de Morbihan (t.e. per
bretonlingvo : “eta maro”)
FINO.