Iam, de pratempoj, kiam maro ja kusxis for de Vannes (Urbo en Sudbretonio), iu malricxega familio logxis en malnova farmadomo en vilagxo proksime Vannes, kaj gxi posedis nur unu malgrandan kampon.
–>Tamen, en tiu vilagxo, ja estis kampo kiu neniu volis kulturi, nek legomojn nek fruktojn. Lauxdire, tiu estis kobolda kampo (koboldoj estas feetoj kiuj estas altaj je tri pomoj kaj kiuj logxas en Bretonio).
Iam, de pratempoj, kiam maro ja kusxis for de Vannes (Urbo en Sudbretonio), iu malricxega familio logxis en malnova farmadomo en vilagxo proksime Vannes, kaj gxi posedis nur unu malgrandan kampon.
–>Tamen, en tiu vilagxo, ja estis kampo kiu neniu volis kulturi, nek legomojn nek fruktojn. Lauxdire, tiu estis kobolda kampo (koboldoj estas feetoj kiuj estas altaj je tri pomoj kaj kiuj logxas en Bretonio).
La du gxibuloj kaj la koriganoj
Iam, estis du tajlistoj kiuj logxis cxe la mem strata kaj suferis pro la sama misformeco : la unu estis tiel gxiba kiel la alia ! La tuta vilagxo mokis ilin, kaj ili ne povis renkontpasi kiujn ajn sen ricevi ilian mokajxojn.
Unu el ili nomigxis Jakobo kaj la alia estis Luido.

Felicxtemperamente, Jakobo estis ; Li rebatis kontraux sxercoj per aliaj plispritaj sxercoj. Cxiutempe, dum li kudris, li rakontadis frandajn anekdotojn kaj li kantacxis amuzajn kanzonetojn kaj romantikajn baladojn cxies kiuj bonvolu auxskulti lin ; li vidis la bonflankojn pri la vivo !
Male, Luido dauxre estis malafabla ; li ne eltenis mokpikojn kaj li malmulte elspezis por sxangxi sian kondutadon. Plie, li sxatis monon… kaj kiam tio eblis, li neniam preterlasis okazon por sxteli sian proksimulon !
Ian nokton, Jakobo revenis post labortago en farmodomo el Penhoat-Uhella (domareto en Bretonio), kie li faradis edzigxofrakojn por la hejmfilo. Lumlune li trairis grandan erikejon tie kie, inter uleksoj, pluraj menhiroj (keltaj levataj sxtonoj) starigxis. 
Subite, tiam kiam li atengis supron, li auxdis kantantajn gracilajn vocxetojn :
- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)
- « Ej ! li demandis al si mem, Kiu do povas kanti en tiu dezertejo ? »
Li delikate alproksimigxis evitante brui, kaj li ekvidis almenaux cent malgrandajn koriganojn (la koriganoj estas bretonaj koboldoj) kiuj rondodancis kunligante per iliaj manoj.(Tiuj koboldoj estas nemalbonaj kaj plivole sxercaj elfoj kiu logxas en Bretonio !)
Unu el ili plengorgxe kantis : 
- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)
Kaj cxiuj aliaj hxore repetis, pliigante iliajn dancopasxojn :
- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » !
Jakobo , singarde, pintopiede postrevenis, cxar lauxdire, li sciis ke la koboldoj kuntiris la malfruigajn vojagxantojn trairante la erikejon, en ilia rondodancejo kaj devigis ilin rondoturni kun ili gxis la unua kokokanto.
Sed, tiel silenteme kiel li provis forkuri, la noktaj dancistoj ekvidis lin kaj, cxesigante ilian rondodancon, ili sin dejxetis gxis li, akrakriante, kaj ili tuj cxirkauxis lin same musxaro cxirkaux mielero ! 
Li iom timemis kaj, kiam cxiuj animuletoj samtempe kriis al li :
- « Ekdancu kun ni ! » li pensis ke ne estus bone kontrauxagxi ilin.
Do, la rondodancejo reformigxis kun li kaj la kanto reauxdigis :
- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her ! »
Post iomtempe, Jakobo eklacigxis rondturnadi kaj li ne plu eltenis rediri cxiam samajn tekstojn ! Por reekhavi iom da tempo kaj respiri, li diris :
- “Pardonu, miaj gxentilhomoj, sed ni povus kanti la sekvon de tiu kanto…” La koboldoj subite ekhaltis. (Dank’ ! Tiel ja ebligis iom da ripozo).- ”Cxu estas sekvo ?“ Li petis.- “Nu, jes; estas sekvo! Ja mi la sekvon konas. Estas aliajxo post “lundo, mardo, merkredo“!- “Vere? Cxu vi konas la sekvon ? Eh ! Nu, diru gxin al ni”.
- “Ja volonte” Kaj la tajlisto, post li reakiris la spiron, ekkantis :
- « Diriaou ha digwener ! » (Jxauxdo kaj vendredo)
La koboldoj, entuziasme, aklamis :
- « Uxa ! uxa ! Belega ! Jen estigas superbela kanto ! La kvanto de verseroj kaj la rimoj estas gxustaj. Nu, Amikoj, reekdancu ! »
Kaj ili rekomencis danci, kantante :
- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her, Diriaou ha digwener ! »
Nun, ili estis respektplenaj Jakobon kaj, por danki lin, atentis pri ne tro lacigi lin. Kiam ili ekrimarkis ke liaj dancopasxoj pliigxis mallertaj, ili cxesis la rondodancon kaj la koboldestro demandis :
- « Kian rekompenson vi deziras, Jakobo, pro lernigi tiel belan kanton ?
- Por rekompenso ? Vere, mi ne scias… mi ne antauxkalkulis iun rekompenson.
- Nu, mi elektigas al vi aux havi oroplenan sakegon aux forigi vian gxibon.” La tajlisto ne hezitis :
- « Se vi povus forigi mian gxibon kaj min rektigi kiel stango de bretona flago, nu, tiuokaze, mi volonte akceptas tiun !”
Tuj, la uletoj impetis al li, lancxis lin en la aero, piruetigis lin kaj transdonis lin el unu al la alia same kiel balono. Kiam li refalis staranta piedtenon, tute kapoturnata, li ne plu havis gxibon kaj estis tiel rekta kiel la stango de bretona flago !
La postan tagon, Jakobo renkontis la alian tajliston , Luidon, kiu, vidante lin, okulfrotis nekredema ! - « Neeble ! Cxu estas ja vi, Jakobo ?“- « Vi bone vidas gxin : ja estas mi !“- « Mia parolo! Vi ja grandigxis, gxis unu futo, subite ! Kaj kion vis faris pri via gxibo ? »- « Mia gxibo ? Pri kiun gxibon vi parolas ? Vi ja vidas ke mi ne havas gxibon ! Mi ne estas gxibulacxo same vi, Luido !”
- “Ne sercxu pri mi ! Vi ne plu havas gxibon sed almenaux gxis hieraux,vi havis gxin. Estas sorcxo tien kasxita !”
Jakobo rakontis tion kio okazis al li.
- “Diablo !” Luido diris al si mem, “Ankaux mi, venontan nokton, mi promenetu en la erikejo. Sed, mi ne estos tiel stulta kiel tiu povra Jakobo : mi ja prenos la oroplenan sakon”.
Tuj post lunlevo, li ekiris kaj kiam li ekvidis la rondodancantajn koboldojn, li maltime alpasxis ilin.
- « Ekdancu kun ni ! » ili vokis lin. Li eniris en la rondejo kaj kantis kun ili :
- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her» (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)
- « Diriaou ha digwener ! » (Jxauxdo kaj vendredo) 
Sed, baldaux, li lacigxis rondoturni kaj demandis al ili :
- « cxu vi ne scias kanti sole tion ? Cxu vi ne konas la sekvon ? » - « La sekvon ? Ne estas sekvo”, ili respondis, “Cxu vi konus iun ?”- « Nature »- « Ho ! Jen, diru gxin al ni. Diru gxin rapide!”- “Nu, Auxskultu : Dilun, dimeurz, dimerc’her, Diriaou ha Digwener, Ha Disadorn ha Disul (Kaj Sabato kaj Dimancxo)”
La Bretonaj koboldoj lipgrimacis :
- « Tio ne estas tiel bela » unu diris ;
- « Tio ne rimas » parolis unu alia
- « Antauxe, tio estis pli multe bone » ia tria aldonis.
Sed la koboldestro interparolis :
- « Negravas, Konsideru la bonvolemon. Ni rekompensis Jakobon, donante al li la elekteblecon aux la ricxeco aux la beleco. Ni same rekompensu tiun cxi. Jakobo malprenis la plenorosakon. »
- « Kion vi elektos ?» la cxefo demandis,
- « Mi elektas tion kion Jakobo malprenis »
La nanoj impetis al li, lancxis lin en la aero, piruetigis lin kaj transdonis lin el unu al la alia same kiel balono.
Kiam li refalis staranta piedtenon, tute kapoturnata, li havis… du gxibojn : sian gxibon kaj tiun de Jakobo.
FINO.
============================================
BRIGIDA, KELTA DEINO 
Brigida (aux Brigid), estas la filino de Dagda kiu estas la deo cxe la tribo de Dana. Sxia kelta nomo signifas « alta, nobla ».
Sxi estas trifoje kelta deino kaj sxi regxas artojn, fajron kaj resanigon. Sxi estas deino je Imbolk, kiu estas antikva festo je suno, fajro, lumo, renovegxo.
En Gauxlio, Brigida nomigxas Belisama, kiu signifas « brilega » aux « simile flamo », kaj sxi estis la plej kultadita deino.
En Bretonio, sxi estigxis Santez Berc’hed. Multaj pregxejetoj estas konsekritaj al sxi. Tiu, kiu trovigxis supre Menez-Hom monteto, unu el Armorika plejaltajxo, sxajnas konstruita anstataux praoferejo al la deino : tien, oni trovis sxian figuran statueton.
La influo de Brigida estis tiel grava ke sxi estas kristanigita kiel « sankta Brigitte » kaj, strange, trovigxis tri « sankta Brigitte » post sxi :
- Brigitte el Kildare (Va jarcento) deinosimile ritobservis kaj, same tiam, kiam estis keltaj sacerdotinegoj, konsekrita fajro dauxre brulis kaj estis vartita tago kaj nokto en la monahxejo el kildare fondita per Brigitte. Tiu fajro, por honori sankta Brigitte, estis prizorgita dum pli ol sep jarcentoj gxis kvazauxe 1220. Sankta Brigitte estas festita je la unua februaro, same la deino. Sxi estas patronino en Irlando kun Sankta Patrik.

- Brigitte el Fiesoli (virgulino en la VIIIa jarcento) estas kultadita, cxefe en Italio, la 31a de decembro. Oni scias malmulte da informoj pri sxi.
- Fine, Brigitte el Suedo (XIVa jarcento) estis nobela vidvino, fondistino de la ordeno de Sankta Savanto kaj verkistino de la « Rivelacioj ». Sxi estas festita la 23a de julio, cxefe cxe la katolikoj kaj la papo agnoskis sxin kiel la « patronino el Euxropo ».
La trifoje kelta deino Brigida regxas manfariton, belartojn, poezion, kaj etendade, pensigon kaj antauxvidismon, inajn faradojn kiel teksarto, tinkturarto, bierbrakmikso ; 
Brigida patronas ankaux sanktegajn fontojn kaj do sxi kapablas resanigi cxefe per plantoj kaj eliksiroj ; Sxi krome protektas brutarojn kaj vartas pri abundo da lakto kaj butero.
Brigida do mastras trioblan oficon : protekti sanon, trovi bonsencon el vortoj per poezio kaj forgxi sorcxajn armilojn. Laux legendo, ja sxi ellaboris Ekskalibur, la spado por la regxo Arturo, kaj transdonis gxin al la ensorcxista Merlino.

La cxefajxo, kiu pli bone vortpentras Brigida, estas fajro kiel esprimo pri sxiaj diversaj esencaj tipoj : Sxi estas fajro kiu pensigas poetojn, terfajro kiu sanigas kaj fekundigas, kaj fine, fajro el forno uzita por forgxeco.
Cxe la Keltoj, oni celebris Imbolk proksimume la unua de februaro : estis la festo pro la vektero kaj la pliigxa sunbrilanto.
Tiu rito, por honori la deino Brigida, gloris la purigo kaj la fekundeco dum vintreliro. Paradokse, estas periodo kiam ventro estas malvarmega kaj samtempe, galantoj kaj burgxonoj aperaskaj sxafidoj naskigxas, kiel promeso por renovigxo.
Tiam, kamparanoj portis torcxojn kaj irantaris tra la kampoj, petegante la deinon ke sxi purigas teron antaux semado. La kristana epoko anstatauxigis torcxojn per kandeloj kiel simboloj pri Kristlumo ; oni lokis gxin cxe la fenestroj por forigi diablon. ![]()
Brigida estas suna diigino : la kandelfestaj krespoj, ankoraux nun, simbolas tiun plensunon plialtigxante kiun oni fide esperas dum la malverma vintro.
Brigida estas patronino cxe la druidoj (keltaj magoj), la bardoj (keltaj kantantoj), poetoj, artistoj, magistoj, pasxtistoj, forgxistoj, kuracistoj kaj akusxistinoj. Sxiaj simboloj estas fajro, putoj, fontoj, negxeroj, sxafinoj kaj sxafidoj, lakto kaj armiloj.
===============================================================BRIGID,
Mia avino, kiu logxas en Bréhando (Bretona vilagxeto), rakontis al mi anekdoton kiu okazis tiam kiam sxi estis same kiom ni jaragxa,tio estis antaux tre longatempe ;
Mi ekrakontos gxin al vi :
Iu kampulo havis stultetan filon kiu nomigxis Gabo… Li plu neeltenis la stultecon de Gabo. Jen, li ekiris cxe la vilagxa sorcxisto. La kampulo frapis lian pordon :
- ”tok, tok, tok…”, li eniris kaj petis :
- “mi volus ion, kio pli inteligentigu mian infanon.”
La sorcxisto rigardis cxirkaux li kaj ekvidis sakon.. Li penetrigis sian manon en gxi kaj li eltiris kafmuelilon. Sed tiu estis magia muelilo ! Necesis do sorcxvorton por uzi gxin…
Por ekfunkcii la muelilo, elparolu : “Muelu, muelileto, muelu por mi !”
Por Cxesigi gxin, diru : “Haltu, muelileto, haltu vi !”
La patro de Gabo dankis al la sorcxisto kaj ekforiris.
Kiam li rehejmeniris, la kampulo eldiris la ekfonkciantan formulon kaj petis : « Muelu, muelileto, muelu por mi : mi deziras inteligentan filon. »
Tuj poste, la ventro de lia edzino ekdekigxis pli kaj pli, kaj fine, sxi naskis Fernandon !
Oni lokis la muelilon sur la platokamenon kaj oni admonis Gabon por ke li ne manuzu gxin.
Iam, tiam li tre malsatis, Gabo rehejmigxis. Li esploris la mursxrankojn sed li trovis nenion. Subite, li ekvidis la magian muelilon sur la platokameno. Do, cxar li ne estis tre sprita, li malobeis kaj prenis la muelilon redirante la formulon : « Muelu, muelileto, muelu por mi » 
Kaj li propetis al gxi bonan buljonon kunmetante sximajn fungojn , terpomojn kaj koton.. Li havis tion kion li volis ! Li mangxis tion kion li jxus propetis ; sed li ekdoloris pro sia ventro. La muelilo funkciadis cxar Gabo ne rememorigxis la formulon por cxesigi gxin.. Nu, tio altigxis, pli kaj pli, gxis mezventron…
La alia filo, kiu estis multe pli inteligenta ol li, envenis kaj li prenis la muelilon kaj eldiris la formulon por haltigi gxin. La tuta miksajxo foriris al la vilagxon.
La gepatroj envenis kaj la patro mallauxdis la kulpanton : « Nun vi estu kontenta, tial vi ekpurigu la tutan vilagxon. »
Necesu al li multajn monatojn por purigi gxin. 
Aliaj Monatoj forpasis kaj li ankoraux ekmalsatis. Li rehejmeniris kaj prenis la muelilon. Li volis deklami la formulon.
Li decidis iri al la kampon kaj propetis lakton, sxmirpanojn kaj lumbriketojn. Li eldiris la formulon kaj, tuj la miksado elsaltis : lakton, sxmirpanojn, lumbriketojn.
Postmomente, li estis sata kaj la mangxajxo ekinundis la kampon. Oni vidis la lumbrikarojn nagxante sur la pantrancxoj !
La frato de Gabo albarkiris, eltiris la muelilon kaj eldiris la fine formulon : « Haltu muelileto, haltu vi !».
Aliafoje, Gabo estis admonita.
Aliaj monatoj forpasis kaj la familio de Gabo kruele monmankis.
Tiuepoke, salo ebligis enspezigi multe da mono. Dezirante helpi siajn gepatrojn, Gabo ensxipigxis per la barko de sia patro kaj marforveturis. Li eldiris la formulon :
« Muelu muelileto, muelu por mi !» kaj petis : « Mi deziras salon ».
Ju pli salo altigxis, des pli la barko dronis kaj fine, gxi perdigxis kun la malobeema stultulo.
La legendo klarigas ke la maro estas salata cxar la muelilo cxiam donadas salon en la marfundo.
FINO

Nokte, se vi auxdacus tra la Bretonia erikejo, vi povus auxdi kantantajn vocxojn :
« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia eta cxevalido kiu saltas sur sxiaj lumboj »
Ne dancu kun ili : estas bretoniaj koboldoj ! Ili lacigus vin dum la tuta nokto, cxar ili, neniam lacigxas…
Por fugxi, estas ununura solvo : Vi eksidu meze de la rondodancejo kaj demandu divenajxojn al ili. Ekzemple :
« Kiam mi kusxas, ili staras : Kio estas ? »
Cxiufoje, tio sukcesas cxar ili lasas vin kviete dum ili sercxadas la solvon. Sed, se unu el ili fine sukcesas trovi solvon kaj respondas : 
“Ja mi scias : estas piedoj !”,
Nu ili kuntiros vin en ilia rondodancejon dum la tuta nokto.
« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia eta cxevalido kiu saltas sur sxiaj lumboj »
Ununuran solvon : trovu alian divenajxon :
« Tiuj estas kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe estas forko kaj malantaux estas balailo »
Ili pripensas tion… Dumtempe, vi povas ripozi. Sed se unu el ili diras :
« Ja mi scias, la kvarajxoj kiuj marsxas estas la piedoj, la kvarajxoj kiuj pendas estas la mampintoj, antaue la forko estas la kornoj kaj malantaux la balailo estas la vosto. Tute simple, estas bovino ! »
Cxi tiam, denove ili ekdancas kaj ekkantas :
« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia eta cxevalido kiu saltas sur sxiaj lumboj »
Nu, necesu demandi trian divenajxon al bretoniaj koboldoj kaj dum horoj kaj horoj, ili provos trovi la solvon :
« Tio longigxas kaj samtempe tio mallongigxas ; tio mallongigxas kaj samtempe tio longigxas ; kio estas ? »
Sed dumtempe, nokto finigxas kaj tagigxas. Tiam la koboldoj subterlokigxas cxar la diurnregxlando apartenas al homoj. Ili foriras kantante :
« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia eta cxevalido kiu saltas sur sxiaj lumboj »
Vi povas pasi vian kapon tra la dolmeno (kelta kaj sxtonaj prasepultejo ) kaj doni la solvon :
« tiu kiu allongigxas kaj samtempe kurtigxas, kaj kiu mallongigxas kaj samtempe plilongigxas : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! »
Jen konsilo : vi rehejmigxu kaj neniam revenu en erikejon se vi ne havus vian plenan divenajxosakon !
« Kiam mi kusxas, ili staras ; kiam mi staras, ili kusxas : Kio estas ? Estas la piedoj! »
« Kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe estas forko kaj malantaux estas balailo : kio estas ? Estas bovino en herbejo !»
« Tiu longigxas kaj samtempe tiu kurtigxas ; tiu mallongigxas kaj samtempe tiu plilongigxas ; kio estas ? : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! »
FINO.
*******************************************************************************