MIAJ BRETONAJ FABELOJ
Dimanche 13 mai 2007 17:51
Iam, de pratempoj, kiam  maro ja kusxis for de Vannes (Urbo en  Sudbretonio), iu  malricxega familio logxis en malnova farmadomo en vilagxo proksime Vannes, kaj gxi posedis nur unu malgrandan kampon.
–>Tamen, en tiu vilagxo, ja estis kampo kiu neniu volis kulturi, nek legomojn nek fruktojn. Lauxdire, tiu estis kobolda kampo (koboldoj estas feetoj kiuj estas altaj je tri pomoj kaj kiuj logxas en Bretonio).                                      


Vendredi 13 avril 2007 20:52

Iam, estis  du tajlistoj kiuj logxis cxe la mem strata kaj suferis pro la sama misformeco :  la unu estis tiel gxiba kiel la alia ! La tuta vilagxo  mokis ilin, kaj ili ne povis renkontpasi kiujn ajn sen ricevi ilian mokajxojn. 

Unu el ili nomigxis Jakobo kaj la alia estis Luido. 

                        

Felicxtemperamente, Jakobo  estis ; Li rebatis kontraux sxercoj per aliaj plispritaj sxercoj. Cxiutempe, dum li kudris, li rakontadis  frandajn anekdotojn kaj li kantacxis  amuzajn kanzonetojn kaj romantikajn baladojn  cxies kiuj  bonvolu auxskulti lin ; li vidis la bonflankojn pri la vivo  ! 

Male, Luido dauxre  estis malafabla ; li ne  eltenis mokpikojn kaj li malmulte elspezis por sxangxi sian kondutadon. Plie, li sxatis monon… kaj  kiam  tio eblis, li neniam  preterlasis okazon por sxteli sian proksimulon ! 

Ian nokton, Jakobo  revenis post labortago en  farmodomo el Penhoat-Uhella (domareto en Bretonio), kie li  faradis edzigxofrakojn por la hejmfilo. Lumlune li trairis grandan erikejon  tie kie, inter uleksoj,  pluraj menhiroj (keltaj levataj sxtonoj) starigxis.       

Subite, tiam  kiam li atengis supron, li auxdis  kantantajn gracilajn vocxetojn :

- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)

- « Ej ! li demandis al si mem, Kiu do povas kanti en tiu dezertejo ? » 

Li  delikate alproksimigxis evitante brui, kaj li ekvidis almenaux cent malgrandajn koriganojn (la koriganoj estas bretonaj koboldoj) kiuj rondodancis kunligante per iliaj manoj.(Tiuj koboldoj  estas nemalbonaj kaj plivole sxercaj  elfoj kiu logxas en  Bretonio !) 

Unu el ili plengorgxe kantis :                    

- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo) 

Kaj cxiuj aliaj hxore repetis, pliigante iliajn  dancopasxojn : 

- « Dilun, dimeurz, dimerc’h » ! 

Jakobo , singarde, pintopiede postrevenis, cxar lauxdire, li sciis ke la koboldoj kuntiris la malfruigajn vojagxantojn  trairante la erikejon, en ilia rondodancejo kaj devigis ilin  rondoturni  kun ili gxis la unua kokokanto. 

Sed, tiel silenteme kiel li provis  forkuri, la noktaj dancistoj ekvidis lin kaj, cxesigante ilian rondodancon, ili sin dejxetis gxis li, akrakriante, kaj ili tuj cxirkauxis lin same musxaro cxirkaux mielero !    

Li iom timemis kaj, kiam  cxiuj animuletoj samtempe kriis al li :

- « Ekdancu kun ni ! » li pensis ke ne estus bone kontrauxagxi ilin.

Do, la rondodancejo reformigxis kun li kaj la kanto reauxdigis :

- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her ! »     

Post iomtempe, Jakobo eklacigxis rondturnadi kaj li ne plu eltenis rediri cxiam  samajn tekstojn ! Por reekhavi iom da tempo kaj respiri, li diris :

- “Pardonu, miaj gxentilhomoj, sed ni povus kanti la sekvon de tiu kanto…” La koboldoj subite ekhaltis. (Dank’ ! Tiel  ja ebligis  iom  da ripozo).- ”Cxu estas sekvo ?“ Li petis.- “Nu, jes; estas sekvo! Ja mi la sekvon konas. Estas aliajxo post “lundo, mardo, merkredo“!- “Vere? Cxu vi konas la sekvon ? Eh ! Nu, diru gxin al ni”.

- “Ja volonte” Kaj la tajlisto, post li reakiris la spiron, ekkantis :

- « Diriaou ha digwener ! » (Jxauxdo kaj vendredo)

La koboldoj, entuziasme,  aklamis :

- « Uxa ! uxa ! Belega ! Jen estigas superbela kanto ! La kvanto de verseroj kaj la rimoj estas gxustaj. Nu, Amikoj, reekdancu ! »

Kaj ili rekomencis danci, kantante :

- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her, Diriaou ha digwener ! » 

Nun, ili estis respektplenaj Jakobon kaj, por danki lin, atentis pri ne tro lacigi lin. Kiam ili ekrimarkis ke liaj dancopasxoj pliigxis mallertaj, ili cxesis la rondodancon kaj la koboldestro demandis :

- « Kian rekompenson vi deziras, Jakobo, pro lernigi tiel belan kanton ?

- Por rekompenso ? Vere, mi ne scias… mi ne antauxkalkulis iun rekompenson.

- Nu, mi elektigas al vi aux havi oroplenan sakegon aux forigi vian gxibon.”  La tajlisto ne hezitis :

- « Se vi povus forigi mian gxibon kaj min rektigi kiel stango de bretona flago, nu, tiuokaze, mi volonte akceptas tiun !” 

Tuj, la uletoj  impetis al li, lancxis lin en la aero, piruetigis lin kaj transdonis lin el unu al la alia same kiel balono. Kiam li refalis staranta piedtenon, tute kapoturnata, li ne plu havis gxibon kaj estis tiel rekta kiel la stango de bretona flago ! 

La postan tagon, Jakobo renkontis la alian tajliston , Luidon, kiu, vidante lin, okulfrotis nekredema ! - « Neeble ! Cxu estas ja vi, Jakobo ?“- « Vi bone vidas gxin : ja estas mi !“- « Mia parolo! Vi ja grandigxis, gxis unu futo, subite ! Kaj kion vis faris pri via gxibo ? »- « Mia gxibo ? Pri kiun gxibon vi parolas ? Vi ja vidas ke mi ne havas gxibon ! Mi ne estas gxibulacxo same vi, Luido !”

- “Ne sercxu pri mi ! Vi ne plu havas gxibon sed almenaux gxis hieraux,vi havis gxin. Estas sorcxo tien kasxita !”

Jakobo rakontis tion kio okazis al li.

- “Diablo !” Luido diris al si mem, “Ankaux mi, venontan nokton, mi promenetu en la erikejo. Sed, mi ne estos tiel stulta kiel tiu povra Jakobo : mi ja prenos la oroplenan sakon”. 

Tuj post lunlevo, li ekiris kaj kiam li ekvidis la rondodancantajn koboldojn, li maltime alpasxis ilin.

- « Ekdancu kun ni ! » ili vokis lin. Li eniris en la rondejo  kaj kantis kun ili :

- « Dilun, Dimeurz, Dimerc’her» (Lundo, mardo, merkredo per bretonlingvo)

- « Diriaou ha digwener ! » (Jxauxdo kaj vendredo) 

Sed, baldaux, li lacigxis rondoturni kaj demandis al ili :

« cxu vi ne scias kanti sole tion ? Cxu vi ne konas la sekvon ? » - « La sekvon ? Ne estas sekvo”, ili respondis, “Cxu vi konus iun ?”- « Nature »- « Ho ! Jen, diru gxin al ni. Diru gxin rapide!”-Nu, Auxskultu : Dilun, dimeurz, dimerc’her, Diriaou ha Digwener, Ha Disadorn ha Disul (Kaj Sabato kaj Dimancxo)” 

La Bretonaj koboldoj lipgrimacis :

- « Tio ne estas tiel bela » unu diris ;

- « Tio ne rimas » parolis unu alia

- « Antauxe, tio estis pli multe bone » ia tria aldonis. 

Sed la koboldestro interparolis :

- « Negravas, Konsideru la bonvolemon. Ni rekompensis Jakobon, donante al li la elekteblecon aux la ricxeco aux la beleco. Ni same rekompensu tiun cxi. Jakobo malprenis la plenorosakon. »

- « Kion vi elektos ?» la cxefo demandis,

- « Mi elektas tion kion Jakobo malprenis » 

La nanoj  impetis al li, lancxis lin en la aero, piruetigis lin kaj transdonis lin el unu al la alia same kiel balono.

Kiam li refalis staranta piedtenon, tute kapoturnata, li havis… du gxibojn : sian gxibon kaj tiun de Jakobo.  

                                           FINO.                                            ============================================


Dimanche 25 mars 2007 23:35

Mia avino, kiu logxas en Bréhando (Bretona vilagxeto), rakontis al mi anekdoton kiu okazis tiam kiam sxi  estis same kiom ni jaragxa,tio estis antaux tre longatempe ;

Mi ekrakontos gxin al vi : 

Iu kampulo havis stultetan filon kiu nomigxis Gabo… Li plu neeltenis la stultecon de Gabo. Jen, li ekiris cxe la vilagxa sorcxisto. La kampulo frapis lian pordon :

- ”tok, tok, tok…”,  li eniris kaj petis :

- “mi volus ion, kio pli inteligentigu mian infanon.”  

La sorcxisto rigardis cxirkaux li kaj ekvidis sakon.. Li  penetrigis sian manon en gxi kaj li eltiris kafmuelilon. Sed tiu estis magia muelilo ! Necesis do sorcxvorton  por uzi gxin… 

Por ekfunkcii la muelilo, elparolu :  “Muelu, muelileto, muelu por mi !”

Por Cxesigi gxin, diru : “Haltu, muelileto, haltu vi !”

La patro de Gabo dankis al la sorcxisto kaj ekforiris. 

Kiam  li rehejmeniris, la kampulo  eldiris la  ekfonkciantan formulon kaj petis :  « Muelu,  muelileto, muelu por mi : mi deziras inteligentan filon. »

Tuj poste, la ventro de lia edzino  ekdekigxis pli kaj pli, kaj fine, sxi naskis Fernandon !

Oni  lokis la muelilon sur la platokamenon kaj oni admonis Gabon por ke li ne manuzu gxin. 

Iam, tiam li tre malsatis, Gabo  rehejmigxis. Li  esploris la mursxrankojn sed li trovis nenion. Subite, li  ekvidis la magian muelilon sur la platokameno. Do, cxar li ne estis tre sprita, li malobeis kaj prenis la muelilon redirante la formulon : « Muelu, muelileto, muelu por mi »

Kaj li propetis al gxi bonan buljonon kunmetante sximajn fungojn , terpomojn  kaj koton..   Li havis tion kion li volis !  Li mangxis tion kion li jxus propetis ; sed li ekdoloris pro sia ventro. La muelilo funkciadis cxar Gabo ne rememorigxis la formulon por cxesigi gxin.. Nu, tio altigxis, pli kaj pli, gxis mezventron…

La alia filo, kiu estis multe pli inteligenta ol li, envenis kaj li prenis la muelilon kaj eldiris la formulon por haltigi gxin. La tuta miksajxo foriris al la vilagxon.

La gepatroj envenis kaj la patro mallauxdis la kulpanton : « Nun vi estu kontenta, tial vi ekpurigu la tutan vilagxon. »

Necesu al li multajn monatojn por purigi gxin. 

Aliaj Monatoj forpasis kaj li ankoraux ekmalsatis. Li  rehejmeniris kaj prenis la muelilon. Li volis deklami la formulon.

Li decidis iri al la kampon kaj propetis lakton, sxmirpanojn kaj lumbriketojn. Li eldiris la formulon kaj, tuj la miksado elsaltis : lakton, sxmirpanojn, lumbriketojn.

Postmomente, li estis sata kaj la mangxajxo  ekinundis la kampon. Oni vidis la lumbrikarojn  nagxante sur la pantrancxoj !

La frato de Gabo  albarkiris, eltiris la muelilon kaj eldiris la fine formulon : « Haltu muelileto, haltu vi !».

Aliafoje, Gabo  estis admonita.                                               

Aliaj monatoj forpasis kaj la familio de Gabo  kruele  monmankis.

Tiuepoke, salo ebligis enspezigi multe da mono. Dezirante helpi siajn gepatrojn, Gabo ensxipigxis per la barko de sia patro kaj marforveturis. Li eldiris la formulon :

« Muelu muelileto, muelu por mi !»  kaj petis : « Mi deziras salon ».

Ju pli salo altigxis, des pli la barko dronis kaj fine, gxi perdigxis kun la malobeema stultulo.

La legendo klarigas ke la maro estas salata cxar la muelilo cxiam donadas salon en la marfundo. 

FINO       


Mardi 06 mars 2007 11:57

                     

Nokte, se vi  auxdacus tra la Bretonia  erikejo, vi povus  auxdi  kantantajn  vocxojn : 

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj »

 Ne  dancu kun ili : estas  bretoniaj koboldoj !  Ili  lacigus vin  dum la tuta  nokto, cxar ili, neniam lacigxas… 

Por fugxi, estas ununura solvo : Vi eksidu meze de la rondodancejo kaj demandu divenajxojn  al ili.  Ekzemple :

« Kiam mi  kusxas, ili  staras : Kio estas ? » 

Cxiufoje, tio  sukcesas cxar ili  lasas vin  kviete dum ili sercxadas la  solvon. Sed, se  unu el ili  fine sukcesas trovi solvon kaj respondas :  

“Ja mi scias : estas piedoj !”,

Nu ili  kuntiros vin  en ilia rondodancejon dum la tuta nokto.

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj » 

Ununuran solvon : trovu alian divenajxon :

« Tiuj estas kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe  estas forko kaj malantaux estas balailo » 

Ili pripensas tion… Dumtempe, vi povas ripozi. Sed se unu el ili  diras :

«  Ja mi scias, la kvarajxoj kiuj marsxas estas la  piedoj, la kvarajxoj kiuj pendas estas la mampintoj, antaue la forko estas la  kornoj kaj malantaux la balailo estas  la vosto. Tute simple, estas bovino ! »

Cxi tiam, denove  ili  ekdancas kaj ekkantas :

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj »

Nu, necesu demandi trian divenajxon al bretoniaj koboldoj kaj dum  horoj kaj horoj, ili  provos trovi la solvon :

« Tio longigxas kaj samtempe tio mallongigxas ; tio mallongigxas kaj samtempe tio longigxas ; kio estas ? » 

Sed dumtempe, nokto  finigxas kaj tagigxas. Tiam la koboldoj subterlokigxas cxar la diurnregxlando  apartenas al homoj.  Ili  foriras kantante :

« dige, dige, dige, mia cxevalino Hipolina, sxia  eta  cxevalido  kiu saltas sur sxiaj lumboj » 

Vi  povas pasi vian kapon tra la dolmeno (kelta  kaj sxtonaj prasepultejo ) kaj doni la solvon :

« tiu kiu allongigxas kaj samtempe  kurtigxas, kaj kiu mallongigxas kaj samtempe plilongigxas : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! »  

Jen konsilo : vi  rehejmigxu kaj neniam  revenu en erikejon se vi ne havus vian plenan divenajxosakon ! 

« Kiam mi  kusxas, ili  staras ; kiam mi staras, ili kusxas : Kio estas ? Estas la piedoj! » 

« Kvarajxoj kiuj marsxas, kvarajxoj kiuj pendas, antauxe  estas forko kaj malantaux estas balailo : kio estas ?  Estas bovino en  herbejo !» 

« Tiu longigxas kaj samtempe tiu kurtigxas ; tiu mallongigxas kaj samtempe tiu plilongigxas ; kio estas ? : estas tago kaj nokto, tempo kaj vivo ! » 

FINO.                *******************************************************************************


Crée ton blog sur faistonblog.com !