BRIGIDA, KELTA DEINO   

Brigida (aux Brigid), estas la filino de Dagda kiu estas la deo cxe la tribo de Dana. Sxia kelta nomo signifas « alta, nobla ».

Sxi estas trifoje kelta deino kaj sxi regxas artojn, fajron kaj resanigon. Sxi estas  deino je Imbolk, kiu estas antikva festo je suno, fajro, lumo, renovegxo. 

En Gauxlio, Brigida nomigxas Belisama, kiu signifas « brilega » aux « simile flamo », kaj sxi estis la plej kultadita deino. 

En Bretonio, sxi estigxis Santez Berc’hed. Multaj pregxejetoj estas konsekritaj al sxi. Tiu, kiu trovigxis supre Menez-Hom monteto, unu el Armorika plejaltajxo, sxajnas konstruita anstataux  praoferejo al la deino : tien, oni trovis sxian figuran statueton.            

La influo de Brigida estis tiel grava ke sxi estas kristanigita kiel « sankta Brigitte » kaj, strange, trovigxis tri  « sankta Brigitte » post sxi : 

  • Brigitte el Kildare (Va jarcento) deinosimile ritobservis kaj, same tiam, kiam estis keltaj sacerdotinegoj, konsekrita fajro dauxre brulis kaj estis vartita tago kaj nokto en la monahxejo el kildare fondita per Brigitte. Tiu fajro, por honori sankta Brigitte, estis prizorgita dum pli ol sep jarcentoj gxis kvazauxe 1220. Sankta Brigitte estas festita je la unua februaro, same la deino. Sxi estas patronino en Irlando kun Sankta Patrik.

                         

  • Brigitte el Fiesoli (virgulino en la VIIIa jarcento) estas kultadita, cxefe en Italio, la 31a de decembro. Oni scias malmulte da informoj pri sxi.
  • Fine, Brigitte el Suedo (XIVa jarcento) estis nobela vidvino, fondistino de la ordeno de Sankta Savanto kaj verkistino de la « Rivelacioj ». Sxi estas festita la 23a de julio, cxefe cxe la katolikoj kaj la papo agnoskis sxin kiel la « patronino el Euxropo ».

La trifoje kelta deino Brigida regxas manfariton, belartojn, poezion, kaj etendade, pensigon kaj antauxvidismon, inajn faradojn kiel teksarto, tinkturarto, bierbrakmikso ;       

Brigida patronas ankaux sanktegajn fontojn kaj do sxi kapablas resanigi cxefe per plantoj kaj eliksiroj ; Sxi krome protektas brutarojn kaj vartas pri abundo da lakto kaj butero. 

Brigida do mastras trioblan oficon : protekti sanon, trovi bonsencon el vortoj per poezio kaj forgxi sorcxajn armilojn. Laux legendo, ja sxi ellaboris Ekskalibur, la spado por la regxo Arturo, kaj transdonis gxin al la ensorcxista Merlino. 

                     

 La cxefajxo, kiu pli bone vortpentras Brigida, estas fajro kiel esprimo pri sxiaj diversaj esencaj tipoj : Sxi estas fajro kiu pensigas poetojn, terfajro kiu sanigas kaj fekundigas, kaj fine, fajro el forno uzita por forgxeco. 

Cxe la Keltoj, oni celebris Imbolk proksimume  la unua de februaro : estis la festo pro la vektero kaj la pliigxa sunbrilanto. 

Tiu rito, por honori la deino Brigida, gloris la purigo kaj la fekundeco dum vintreliro. Paradokse, estas periodo kiam ventro estas malvarmega kaj samtempe, galantoj kaj burgxonoj aperaskaj sxafidoj naskigxas, kiel promeso por renovigxo.                                                       Tiam, kamparanoj portis torcxojn kaj irantaris tra la kampoj, petegante la deinon ke sxi purigas teron antaux semado. La kristana epoko anstatauxigis torcxojn per kandeloj kiel simboloj pri Kristlumo ; oni lokis gxin cxe la fenestroj por forigi diablon.  

Brigida estas suna diigino : la kandelfestaj krespoj, ankoraux nun, simbolas tiun plensunon plialtigxante kiun oni fide esperas dum la malverma vintro. 

Brigida estas patronino cxe la druidoj (keltaj magoj), la bardoj (keltaj kantantoj), poetoj, artistoj, magistoj, pasxtistoj, forgxistoj, kuracistoj kaj akusxistinoj. Sxiaj simboloj estas fajro, putoj, fontoj, negxeroj, sxafinoj kaj sxafidoj, lakto kaj armiloj.

===============================================================BRIGID,